Ento

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ento (Mez-Tero).

Ento[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV[2] estas "abstraktaĵo, rigardata kiel reala ekzistaĵo", aŭ en pli vasta difino estas io ajn kio havas propran ekziston; sed ne devas temi pri materia ekzisto. Ekzemple do, ankaŭ ideoj, nombroj kaj ecoj estas entoj. La vorto estas specifa faka termino de filozofio.

En neformala lingvaĵo ofte eblas anstataŭe uzi la pli konatan terminon "unuo".

  1. mencio en vikivortaro
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 239, dekstra kolumno

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search